Liguria
Liguria (elp. [ligurja]) estas marborda regiono de nordokcidenta Italio.
Ĝi samlimas okcidente kun Francio, norde kun Piemonte, nordoriente kun Emilia-Romagna kaj oriente kun Toscana. Ĝi situas borde de la Liguria Maro.
La regiono areas 5421 km² kaj enhavas 1.622.578 loĝantojn (laŭ la nombrado de 2001) kaj 235 komunumojn.
La nomo Liguria estas praantikva, kaj devenas de antaŭ la romia epoko.
La regiona ĉefurbo estas Genova. La regiono estas dividita en kvar partoj (itale: province): Genova, La Spezia, Imperia kaj Savona.
Listo de la urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj.
1 | Ĝenovo | Provinco de Ĝenovo | 615 900 loĝ. |
2 | La Spezia | Provinco de La Spezia | 94 300 loĝ. |
3 | Savona | Provinco de Savona | 61 700 loĝ. |
4 | Sanremo | Provinco de Imperia | 57 200 loĝ. |