Vokaloj

Notoj: En la ĝenova lingvo la fonetikaj karakterizaĵoj de la vokaloj, (fermita aŭ malfermita sono kaj daŭro de la sono mem), preskaŭ ĉiam estas nepre gravaj ĉar ofte tiuj karakterizaĵoj konsentas kompreni la sencon de la vorto.Ekzemple:

Zêna = Ĝenovo; Zenâ = Januaro; Pôso = Pojno; Pöso = Malfreŝa;
Sci = Jes; Scî = Skio, Skiado; Pê = Piedo; Pe = Por, Pro, (kaj aliaj prepozicioj)...

Sekve de tio, la almeto de supersigno, dierezo kaj kornoj estas necesa kaj tial la tabelo de la ĝenovaj vokaloj estas tiom longa kaj malsimpla. Tamen, skribante, oni povas preterlasi la akcentadon kiam ĝi ne estas nepra por la komprenado.
Notinde, estas ankaŭ multajn vortojn kun plurajn, tute malsimilaj signifoj:

Mâ = Malsano, Doloro; Malbono, Malbone; Maro.
Séunno = Dormo, Sonĝo.

Noto: la supersigno ^ sur vokalo, preskaŭ duobligas ĝian daŭron.
Por montri tion, kiam ni indikas la elparolon, ni duobligas la vokalon
La Vokaloj de la ĝenova dialekto laŭ la "Grafîa Ofiçiâ"
Ĝenove Esperante/notoj ekzemplo elparolo signifo
a kiel Esperanta "a", sed pli precize:
a neakcentita "a"
à akcentita abàsta abasta sufiĉe
â akcentita kaj longa abasâ abasaa mallevi
æ malfermita, longa "e"
en la grupoj "ænn", "æn",tamen, ĝi estas mallonga:
ægoa
fænn-a
eegŭa
fe[N]-a
akvo
faruno
e kiel Esperanta "e", sed pli precize:
e neakcentita "e"
è akcentita kaj malfermita èrba erba herbo
é akcentita kaj mallarĝa éxito èĵitu rezulto
ê akcentita, mallarĝa kaj longa êse eese esti
eu kiel franca "eu" aŭ germana "öe", tamen pli precize:
êu longa
eu longa (je la fino de vorto)
éu mallonga
i kiel Esperanta "i", sed pli precize:
i neakcentita "i"
ì akcentita incìdde inĉidde enĉizi
î akcentita kaj longa inserî inserii enmeti
j kiel esperanta i en vortoj kiel:
(do kontraŭe al E.o ĝi ne estas ligita al apuda vokalo)
gjâ
partjâ
ĝi-aa
parti-aa
turni
li ekiros
o kiel Esperanta "U", sed pli precize:
o neakcentita "u"
ó akcentita "u" pónto puntu punkto
ô akcentita kaj longa "u" dôçe duuse dolĉa
tamen...
ò kaj ö kiel Esperanta "o", sed pli precize:
ò mallonga pòrto
éorò
eoròpêo
portu
eŭro
eŭropeu
haveno
eŭro
eŭropano
ö longa cösa koosa aĵo
u kiel franca "u", [y], (sono inter i kaj u); kaj pli precize:
u neakcentita [y]
tamen en la grupoj "qu", "òu", "ou", ĝi estas elparolata kiel esperanta "ŭ"

quànde

kŭande

kiam
ù akcentita [y] cùrto k[y]rtu mallonga
û akcentita kaj longa [y] m[yy] mulo