La skorpio kaj la rano

Iu skorpio devis transpasi la riveron. Ne sciante naĝi, tiu petis helpon de la rano:
"Mi petas, prenu min sur vian dorson kaj portu min al alia bordo"
"Mi ja ne frenezas" respondis la rano "Tiele, tuj kiam ni estos en la akvo vi pikos min kaj min mortigos!"
"Kial mi devus?" urĝis la skorpio "se mi pikus vin, vi mortus kaj mi dronus"
La rano pensis momenton kaj post kiam ĝi konvinkiĝis pri la prudenteco de la humiliĝo de la skorpio, la rano prenis la skorpion sur la dorson kaj kune eniris akvon.
Duonvojaĝe, la rano sentis doloron intensan kiu devenis el la dorso, kaj komprenis estis pikita de la skorpio. Dum ambaŭ mortontis, la rano demandis frenezan gaston pri la freneza ago:
"Ĉar mi estas skorpio, tiu ĉi estas mia naturo..."