Malrapide, revade

Jòzsef Attila

Fine l’ homo certalvenas
sablan, tristan, akvan lokon,
revas, sagxa kap’ komprenas,
ne esperas ian vokon.

Ankaux mi sentrompe provas
cxirkauxvidi kun facilo.
Adza lum’ argxenta movas
lude poplan la folion.

Sidas mia kor’, cxe l’ solo,
ete frostas kap’ sensone,
cxirkaux gxi kun milda volo
venas steloj vidi kone.