Enkonduko

Ne vant', amuz',
sed sankta muz'
inspiras min por kanti,
per sorĉa fort'
de l' dolĉa vort'
al versoj rimojn fandi.
Julio Baghy

Mi aĝis deksep jarojn kaj min trovis
en lok' malluma ĉe l' komenc' de monto
altega. Malgraŭ timoj, mi ekmovis.

Arbaro stranga kreskis ja sen honto
sed skeme: en arb-vicoj alternintis
mallonga arb' kun longa; poste, ponto

permesis, ŝajne, pason kaj min indis
transpasi, tiel ke mi vidis lumon
per kiu mi rimarkis kiel pintis

ĝi: supre, Templo donis la resumon
kialan, kiun mia koro volis.
Nu, dum ripozo, lanĉis okulumon

mi al paŝad' antaŭa: mi kontrolis
se efektive lasis mi arbaron
kadukan, kiun mia sent' popolis.

Mi, iom pli trankvila, svingis paron
da scivolemo kaj hastemoj nuraj;
ĉu tie ĉi mi falis en eraron?