10. La marionetoj rekonas sian fraton Pinokjo kaj aranĝas por li grandiozan feston, sed ĝuste kiam estas plej bele, aperas la teatrestro Fajromanĝulo, kaj Pinokjo riskas esti trafita de aĉa fino

Kiam Pinokjo paŝis en la pupteatron, okazis io, kio sekvigis preskaŭ revolucion.
Necesas scii, ke oni jam levis la kurtenon, kaj la komedio komenciĝis.
Sur la scenejo vidiĝis Arlekeno kaj Pulĉinelo, kiuj ĝuste kverelis unu kun la alia, kaj la situacio, kiel kutime, minacis per tio, ke ili regalos unu la alian per pluvego da vango- kaj bastonfrapoj.
La publiko tre atentis kaj skuiĝis de ridegoj, aŭskultante la akran disputadon de la du marionetoj, kiuj gestadis kaj traktis unu la alian per insultoj tiel versimile, kvazaŭ ili estus du raciaj estaĵoj similaj al ni.
Kaj tiam neatendite, pro ia aŭ alia kaŭzo, Arlekeno ĉesis reciti, kaj turnis sin al la publiko, montris al iu en la fundo de la spektejo, kaj ekkriis kun drama voĉo:
- Je ĉiuj dioj! ĉu mi sonĝas aŭ maldormas? Ĉu tie malsupre mi vidas Pinokjon?...
- Prave-vere, estas Pinokjo! - krias Pulĉinelo.
- Estas li mem! - ŝrikas sinjorino Rozaŭra, kaj eligas la kapon en la fondo de la scenejo.
- Pinokjo, estas Pinokjo! - ĥoras per laŭta eĥo ĉiuj marionetoj, kaj elsaltadas unu post alia el post la kulisoj. - Tio estas Pinokjo! Nia frato Pinokjo! Vivu Pinokjo!...
- Pinokjo, venu supren al mi - vokas Arlekeno -, venu por ĵeti vin inter la brakojn de viaj lignofratoj!
Je tiu ĉi afabla invito Pinokjo faras eksalton en la fundo de la partero, impetas al la foteloj, kaj per alia saltego li jam svingiĝas sur la kapon de la direktisto de la orkestro, kaj de tie sur la scenejon.
Ne imageblas tiuj brakumoj, kolĉirkaŭpremoj, amikaj pinĉoj kaj kapofrapoj de vera kaj sincera frateco, kiujn Pinokjo ricevis meze de tia tumulto de la aktoroj kaj aktorinoj de ĉi tiu drama trupo.
La spektaklo estis emociiga, sendube: sed la publiko, kiu vidis, ke la komedio ne pluiras, perdis la paciencon kaj komencis krii:
- Ni volas la komedion, ni volas la komedion!
Vane oni malfermadis la buŝojn: ĉar la marionetoj, anstataŭ daŭrigi la prezentadon, duobligis la vokojn kaj jubilojn, kaj levinte Pinokjon sur la ŝultrojn, portis lin triumfire en la lumon de la antaŭscenejo.
En tiu momento eliris la marionetisto, homo tiel malbela, ke eĉ rigardeto al li elvokis timon. Li havis peĉe nigran barbon, tiel longan, ke ĝi fluis de la mentono ĝis la tero: sufiĉas diri, ke kiam li marŝis, li tretadis ĝin per la piedoj. Lia buŝo larĝis, kiel tiu de forno, liaj okuloj ŝajnis lanternoj kun ruĝaj vitroj kaj flamanta fajro ene, kaj per la mano li klakigis vipon, kunplektitan el serpentoj kaj vulpovostoj.
Ĉe lia apero la spiro haltis en ĉiuj. Oni povis aŭdi la flugon de muŝo. Tiuj malfeliĉaj marionetoj, inaj kaj viraj, tremis kiel folioj de arboj.
- Kial vi venis perturbi mian teatron? - alblekis la marionetisto Pinokjon per voĉo simila al tiu de grave malvarmuminta giganto.
- Kredu al mi, estimata sinjoro, ne mia kulpo.
- Nun sufiĉas! Hodiaŭ vespere ni aranĝos la konton.
Kaj fakte, kiam la komedio finiĝis, la marionetisto iris en la kuirejon, kie por vespermanĝo li preparis al si belan ŝafon trapikitan per rostostango, kiun li malrapide turnadis super la fajro. Kaj ĉar mankis al li ligno por trarosti kaj rozecigi ĝin, li alvokis Arlekenon kaj Pulĉinelon, kaj ordonis al ili:
- Portu al mi la marioneton, kiun vi vidos pendi sur najlo. Ŝajnas al mi, ĝi estas farita el tre seka ligno, kaj mi certas, ke se mi ĵetos ĝin sur fajron, ĝi donos belegan flamon por la rostado.
Arlekeno kaj Pulĉinelo komence hezitis, sed terurite de oblikva alrigardaĉo de sia mastro, ili obeis: post tempeto ili returniĝis en la kuirejon, portante surbrake la malfeliĉan Pinokjon, kiu elglitinte el iliaj brakoj, kiel fiŝo el akvo, ŝrikis senespere:
- Paĉjo mia, savu min! Mi ne volas morti, mi ne volas morti!...