pagine gnoseologiche: esperanto & Zamenhof




HISTORIO DE ESPERANTO

La kreinto de Esperanto estas Doktoro L. Zamenhof, kiu nun loĝas en Varsovio. Li naskiĝis en Bjelostoko, malgranda urbo rusa, kie la loĝantaro konsistas el kvar diversaj elementoj: Rusoj, Poloj, Germanoj kaj Hebreoj. ĉiu el tiuj elementoj parolas apartan lingvon. Pro tio la loĝantoj de Bjelostoko ne komprenis sin reciproke kaj tio kaŭzis multajn embarasojn. Tiu ĉi malfeliĉo tuŝis la junan Zamenhof kaj li multe pensis pri la plej bona maniero kiel forigi ĝin, ĉar li vidis ĉe ĉiu okazo, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aŭ almenaŭ la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas ĝin en malamikajn partojn. La lingvo Esperanto estas do kreita de Zamenhof por homama celo. Dum longaj jaroj Zamenhof laboris pri la lingvo artefarita, post kiam li konvinkiĝis ke nek lingvo mortinta kiel la latina, nek lingvo vivanta kiel la franca aŭ angla, povas taŭgi por uzado ĝenerala.

(Daŭrigota)



[ home ]