14.08.00 ~ Survoje al Romo

Junaj pilgrimantoj en Venecio

Antaı la alveno de la Junularo en Romo (15-20 de aıgusto), familioj de italaj diocezoj gastis la neitalajn pilgrimojn. De la 10a ĝis la 14a de aıgusto la Venecia diocezo gastis 500 gejunulojn, la plej granda parto polaj. Mi gastis polajn junulinojn de 16 kaj 19 jaroj, el diocezo Sandomierz, kaj akompanis grupon tra Venecio kun la volontuloj. Ankaı en Venecio, multego da volontuloj zorgis por ke la gastoj vivu taıge la Jubileon.

La pilgrimantoj paŝis malmultan tempon kun la gastigantoj: ili foriris frumatene, kaj revenis tre malfrue. Post longa tago pasigita vizitante preĝejojn, muzeojn, vidindaĵojn tra Venecio, kun varmego kaj ŝvito, vespere okazis ĉu folklora internacia prezentado, ĉu preĝo en la Baziliko de Madono de la Resaniĝo, ĉu solena Meso en la Baziliko de Sankta Marko celebrita de la episkopo de Venecio.

Mi ĉeestis la internacian vesperon, kie, en grandega preĝejo de mia urbo Mestre, polaj, hungaroj, rumanoj, libanoj, kanadanoj, laıvice prezentis ĉu popolkanton, ĉu dancon en folkloraj vestoj, ĉu skeĉon pri historio de ilia popolo, ĉu la evangeliajn kantojn kun gestoj.

Ni venecianoj miris ke inter la junularo konfuziĝis junegaj monakinoj kaj pastroj kun mallongaj flavaj pantalonoj, bunta trikotaĵo, moderna ĉapelo kun viziero. Ili estis tiel spritaj, babilemaj, ridetemaj, viglaj, ke nia imago pri klerikaro ne rekonis ilin pastroj tiel. Ni kutimas pensi al monakinoj aı al sacerdotoj kiel al malgajaj vizaĝoj, kvazaı ne povus ŝerci.

Sed samtempe tiaj pastroj, kaj la gejunuloj mem, pasante antaı la Sakramento, ne promenas senatente sed sinĝenuas tiel bonsintenaj kaj absorbitaj, ke ili ne ŝajnas la samaj kiuj antaı du minutoj kantis tiel amuze kaj vigle.

Mi miris ankaı pri la gejunuloj el Venecio, kial ne? Kiam mi vidis kiel akurate estis preparita la loko por la vespero, de la impona scenejo (oni reproduktis la kolonojn de Sankta Marko kaj Sankta Teodoro, en Venecio) ĝis la plej malgrandaj detaloj, mi pensis ke dum multaj monatoj ili cerbumis, konstruis, kaj ĉefe preĝis por ke ĉio realiĝus bone. Kaj kiam la multaj grupoj finis sian prezentadon, de la altega plafono flugis svarmo da buntaj papilioj, tiel ke ĉiuj iris por kolekti almenaı unu el ĝi, kiel memoraĵo. Kiel infano kiu alportas floron al al patrino, ili iris alporti papilion al pastro aı al monakino kiu restis sidanta.

La lastan vesperon, la familioj atendis la knabojn en la loko kie haltas ilia aıtobuso. Atendante, ni rakontis pri nia mallonga sperto. Preskaı ĉiuj havis problemojn pro la lingvo, kvankam la volontuloj estis tre akurataj ankaı pri tio: kiam mi akceptis gasti la pilgrimantojn, oni petis al mi kiajn lingvojn mi scias. Kaj, surprizo, unu el la knabinoj destinita al mi parolis ĝuste la francan, kiun mi scias!

Sed mia amiko havis problemojn, ĉar unu el la knabinoj ĉe li, post la vojaĝo fartis malbone, kaj matene ŝi ne povis trairi Venecion kun la grupo. Li ne komprenis kion ŝi havis, kaj ne povis helpi. Por kelkaj estis malfacile diri eĉ simplajn aferojn, kiel: duŝi, kion manĝi, ĉu vi ŝatas, ktp. Sed je la fino ĉiuj estis kontentaj. Dum mi estis atendanta la aıtobuson de niaj gastoj, ŝajnis al mi esti kiel la gepatroj atendantaj la infanojn ekster la lernejo. La tagon de la foriro al Romo, ĉiu familio havis fotilon, por memorigi ĉi tiun sperton kun la junularo. Por kelkaj venecianoj, la plej grava sperto pri la Jubileo, dum por la gejunuloj temis nur pri etapo ironte al la neforgesebla pilgrimo al Romo, kie la Papo atendas ilin.

Paola Ambrosetto