Katolika Esperantistaro

Kristanaj preĝoj kaj kantoj

Kristanaj preĝoj Karesmaj kantoj
Alvoko al la Sankta Spirito
Laŭdaj kantoj
Paskaj kantoj
Pilgrimaj kantoj
Kantoj el Taize'

Kristanaj preĝoj

Krucosigno
En la nomo de la Patro,
de la Filo,
kaj de la Sankta Spirito.
Amen.

Patro nia
Patro nia kiu estas en la ĉielo,
Sanktigata estu via nomo.
Venu via regno.
Fariĝu via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian Panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ave Maria
Ave Maria, gracoplena.
La Sinjoro estas kun vi.
Benata vi estas inter la virinoj.
Kaj estas benata la frukto de via sino, Jesuo.
Sankta Maria, Dipatrino.
Preĝu por ni, pekuloj,
nun kaj en la horo de nia morto.

Gloro
Gloro al la Patro,
al la Filo,
kaj al la Sankta Spirito.
Kiel estis en la komenco,
kaj nun, kaj ĉiam,
kaj en jarcentoj de jarcentoj.

Kredkonfeso
Mi kredas je Dio, Patro Ĉiopova,
kreanto de la ĉielo kaj de la tero.
Kaj en Jesuo Kristo, lia unusola Filo, nia Sinjoro,
kiu estis koncipita de l' Sankta Spirito,
naskiĝis el la Virgulino Maria,
suferis sub Ponco Pilato, estis krucumita,
mortis kaj estis entombita,
malsupreniris al la infero,
la trian tagon reviviĝis el la mortintoj,
supreniris en la ĉielon;
kaj sidas ĉe la dekstro de Dio Patro Ĉiopova;
de kie li revenos por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn.
Mi kredas je la Sankta Spirito,
la sankta katolika Eklezio,
la komuno de la sanktuloj,
la pardono de la pekoj,
la reviviĝo de la korpoj,
la eterna vivo.

Por la mortintoj
Ripozon eternan donu al ili, Sinjoro,
kaj la senfina lumo lumu al ili.
Ili ripozu en paco.

Salve, Reĝino
Salve, Reĝino
kompatema patrino;
vivo, dolĉeco, esper' nia, salve!
Ni vin petegas, ekzilitaj Evafiloj.
Al vi ni sopiras, ĝemante, plorante,
en ĉi tiu larmovalo.
Bonvolu, do, pledantino nia,
la rigardon kompatoplenan vian al ni turni.
Kaj Jesuo, la benitan frukton de sin' via,
montru al ni post la nuna ekzilo.
Ho milda, ho pia, ho dolĉa virgo Maria!

Karesmaj kantoj

Kyrie
Kyrie eleison, Christe eleison,
Kyrie eleison, Christe eleison.
Sinjoro, kompatu, Kristo kompatu,
Sinjoro, kompatu, Kristo kompatu.
Kyrie eleison, Christe eleison,
Kyrie eleison, Christe eleison.

(152)
Hodiaŭ mi havas nenion, Dio.
Nenion povas mi donaci al Vi,
Nur la ĉagrenon, kaj mian pekon,
nur la ĉagrenon kaj la pekon, Dio.
Jen miaj povraj oferaĵoj, Dio,
estas l' ofero de hodiaŭ, Dio.
Poste la espero, kaj la certeco,
poste la espero de via pardono, Dio!
Ho Dio!

Alvokoj al la Sankta Spirito

Alvoko
Ruah! Ruah! Ru-u-u-ah!
Ruah! Ruah! Ru-u-u-ah!
Nek per potenco, nek per forto,
sed per la Dia Spirito!
Ruah! Ruah! Ru-u-u-ah!
Ruah! Ruah! Ru-u-u-ah!

Di-Spirito venu, venu Vi sur nin!
Di-Spirito venu, venu Vi sur nin!
Fandu nin, modlu nin,
plenigu nin, uzu nin!

Di-Spirito venu, venu Vi sur min!
Di-Spirito venu, venu Vi sur min!
Fandu nin, modlu nin,
plenigu nin, uzu nin!

Di-Spirito venu, venu Vi sur min!

Laŭdaj kantoj

1. Ĝoj-kriu, tero! Via ton'
Eksonu al la Dia tron'
kun ĝjo ĉu servu lin;
el polvo li ja kreis nin!
2. Ĉar l' Eternulo estas Di',
ni apartenas nur al li,
ŝafaro lia kaj popol'.
li paŝtos nin laŭ Sia vol'.
3. En liaj kortoj ĉiu hom'
La gloron de la Dia nom'
Prikantu, kaj kun dank' sen fin'
En tiuj haloj laŭdu lin.
4. Ĉar bona estas la Sinjor',
eterna lia korfavor'.
Fidelas li de jar' al jar',
kaj de idaro al idar'.

(68)
Estas Vi, mia Dio, nur Vi, mia ĝojo:
defendu min, ho Sinjor'!
Estas Vi, mia Dio, nur Vi, mia ĝojo:
defendu min, ho Sinjor'!

Paskaj kantoj

ref. Mi kantas, mi laŭdas la Sinjoron!
Plene li min savis,
lin laŭdi mi volas.
Mi kantas, mi laŭdas la Sinjoron!
Al Di' mia: Gloron!

1. La Sinjor' faligas ĉevalon, ĉevalestron,
lia dekstra mano faligas malamikon.
Mi volas kanti ĝoje / al la Sinjoro mia,
ĉar li triunfis brave.

2. Kiu kiel vi, Sinjoro el la diaĉoj?
Kiu kiel vi, Sinjoro estas vi,
terura en la batalo, vi agas mirindaĵe.
Kiu kiel vi, Sinjoro?

3. Vi kantu al la Sinjoro, eternan gloron kantu.
Trairis maron vastan / popolo sankta via.
Vi laŭdu la Sinjoron, l'eternan Paskon via.
Kiu kiel vi, Sinjoro?

4. La popolo estis de vi elaĉetita,
ĝin gvidu al / Jerusalemo Sankta,
Vi plantis ĝin / en la Vitejo Sankta
de via Heredaĵo.

(236)
Aleluja, Aleluja, Aleluja, Amen!
Ni kline adoras vin, kiu estas nia reĝo,
ni laŭte laŭdas vin, ni kantas: Aleluja!
Kun la gefratoj kune, ni gloronoras vin,
al vi kiu sidas trone, ni kantas: Aleluja!
Plenigu niajn korojn / je novaj, laŭdaj kantoj:
vi estas la ŝafido / de l' Dio vere Sankta.

(240)
Via la regno, via la potenco, kaj la gloro eterne!
Via la regno, via la potenco, kaj la gloro eterne!
Estu benata, Dio de Izraelo
Vi nia Patro, nune kaj ĉiame.
Donu al Dio Gloron kaj potencon:
Gloro al nia Sinjoro, Gloro al nia Reĝo!
Mia Sinjoro estas Vi la Reĝo
Vi suverenas super ĉiuj aĵoj,
Gloron, riĉecon, Vi al ni donacas,
Gloro al nia Sinjoro; Gloro al nia Reĝo!
En via mano Forto kaj Potenco,
Paco kaj ĝojo al kiu amas Vin.
En via Templo ni aklamas Vin.
Gloro al nia Sinjoro, Gloro al nia Reĝo!

Pilgrimaj kantoj

Ave Maria
ref. Ave, Ave, Ave Maria
Ave, Ave, Ave Maria

1. Ho Sankta Maria, Patrino de Di'
Popoloj kristanaj nun kantas al Vi.

2. En via sanktejo, Patrin' de l' Sinjor',
ni kantas multfoje je via honor'.

3. Matene, tagmeze, vespere, Mari',
ni kun Gabrielo rediras al vi:

4. Kaj ofte tra l' tago, dum nia labor',
se ne per la buŝo, ni diras per kor':

5. Ni estas pekuloj kun pento en kor',
nin helpu, Patrino, en nia dolor'.

6. Maria nin savu en ĉiu danĝer',
kaj danke ni kantos al Vi de la ter':

7. Kaj post nia morto, ĉe l' Trono de Di',
eterne ni kantos dankeme al Vi:

Nigra Madono
Esta loko sur la tero, kien ni pilgrimas plu,
tie reĝas ŝi, Maria, la vizaĝ' kun tranĉoj du,
kaj rigardo ŝia trista, kvazaŭ peti volus nin,
ke ni donu nin kun fid' al ŝi, Patrin'.
Madono, Madono Nigra,
mi estas por vi infan;
permesu, Madono Nigra,
restadi sub via man!
En la brakoj, la patrinaj, kvietiĝos nia kor',
ĉiukaze trovos amon nia ĝojo, ĉu dolor';
ni oferu nian koron, ŝi patrine zorgas nin,
kaj ripetu plu kun ĝoj' al ŝi, Patrin'.

Kantoj el Taize'
Ekumena komisiono de IKUE kaj KELI
(Villingen-Schwenningen 1996)

(1)
Jubilate Deo, omnis terra. Servite domino in laetitia.
Alleluia, Alleluia, in laetitia. Alleluia, Alleluia, in laetitia.
Kan-tu vi al Di-o, kan-tu, tu-ta ter',
laŭ-du Lin, ki-u vin kre-is por es-per'.
Haleluja, haleluja, kan-tu, tu-ta ter'.
Haleluja, haleluja, ĝoju en es-per'.

(9)
Nada te turbe, nada te espante; quien a Dios tiene nada le falta.
Nada te turbe, nada te espante: solo Dios basta.
For es-tu ti-mo, for mal-kvi-e-to; Di-on ha-van-te D i-on vi ha-vas.
For es-tu ti-mo, for mal-kvi-e-to. Jen su-fi-D as Di'.

(17)
Dona la pace signore a chi confida in te.
Dona, dona la pace Signore, dona la pace.
Do-nu la pa-con, Sin-jo-ro al ni, ni fi-das al Vi.
Do-nu, do-nu la pa-con, Sin-jo-ro, do-nu la pa-con.

(21)
O, o, o. Adoramus Te, Domine.
O, o, o. A-do-rat-a es-tu, Sin-jor'.

(6)
Laudate Dominum, laudate Dominum, omnes gentes, alleluia.
Laŭ-du al Di - o, laŭ-du al Di - o, ĉi-uj gen-toj, ha-le-lu-ja.

(15)
Misericordias Domini, in aeternum cantabo.
Pri la fa-vo-ro de Vi, Sin-jor', ĉi-am kan-tos mi-a kor'.

(24)
RNS - Solo in Dio, riposa l'anima mia, da Lui la mia salvezza.
Lui solo e' mia rupe e mia difesa: non potro' vacillare.
Mon a^me se repose en paix sur Dieu seul: de lui vient mon - salut.
Oui, sur Dieu seul mon a^me se repose, se repose en paix.
A-ni-mo mi-a pa-cos nur en - Di', la sa-vo es - tas Li.
Jes, mi ri-po-zos nur en mi-a Di',- nur en mi-a Di'.

(27)

Confitemini Domino, quoniam bonus. Confitemini Domino, Alleluia.
Es-tu glor' al Di', ni-a Di', ĉar Li es-tas bo-na.
Es-tu glor' al Di', ni-a Di', ha-le-lu- - - ja.

(32, 1)
Magnificat! Magnificat! Magnificat anima mea Dominum.
Magnificat! Magnificat! Magnificat anima mea.
Jen, mi-a kor', jen, mi-a kor', jen, mi-a koro Vin alt-ig-as, ho Sin-jor'.
Jen, mi-a kor', jen, mi-a kor', jen, mi alt-ig-as Vin, Sin-jor-o.

(36, 1)
Ubi caritas et amor, ubi caritas, Deus ibi est.
Kie estas am' since-e-ra, kie estas am', tie estas Di'.