Venecia Katolika Esperantistaro informas pri la
Jubilea Pilgrimo
okaze de la
Internacia Festivalo de la Esperantista Junularo
21-a aprilo, Sankta Vendredo
Nur matene, ekumenika pilgrimo (gxis 25
partoprenantoj).
Ir-reveno per
autobuso kaj sxipo (Vaporetto),
eniroj, gvido: 14.000 liroj.
09.00 |
Ni vizitos la Basilica della Salute(Baziliko Madono de la Resanigxo) |
10,30 |
Ni promenos piede tra la Ponte dell'Accademia (Ponto de la Akademio); vizito de la centro de Venecio |
12.00-12.15 |
Rendevuo kun la ortodoksa pastro Arkimandrita Polikarpos Tavropoulos por la gvidata vizito de la ortodoksa pregxejo de San Giorgio dei Greci (Sankta Georgo de la Grekoj). |
22-a aprilo, Sankta Sabato
Tuttaga, mangxosako (gxis 50 partoprenantoj).
Autobuso kaj sxipo tuttage, eniroj, gvido:
20.000 liroj.
Torcello, 10.30 |
vizito al la Baziliko de Sankta Maria Assunta kun klarigo pri la mozaiko de la Lasta Jugxo |
Burano, 12.30 |
Pikniko, rigardo de la tipaj dometoj je buntaj muroj, fotado. |
Murano, 16.00 |
renkontigxo kun la loka esperantisto Aldo Meneghetti, por viziti la Bazilikon de San Donato |
Se vi necesas kromajn informojn, skribu, aux kontaktu Paola faksile aux telefone).