Venecia Katolika Esperantistaro rakontas al vi la

Jubilea Pilgrimo al Venecio

okaze de la

Internacia Festivalo de la Esperantista Junularo

Paska Semajno, Venecio 21-23 aprilo 2000

Dum la Sankta Semajno du grupoj de junaj esperantistoj pilgrimis tra Venecio, akompanataj de volontuloj.

Vendredon la 21an de aprilo

la Jubilea Pilgrimo havis ekumenan karakterizon, por montri la akcepton de la venecianoj rilate al cxi-tiuj gejunuloj alvenintaj el la tuta mondo kaj do je malsamaj religioj. La unua etapo estis en la baziliko de la "Resanigxo", kie kunlaboris skolta Paolo De Rossi, doktorigxonta pri arkitekturo, kiu ilustris la strukturon de la pregxejo. La grupo analizis speciale la tolon pri Pentekosto de Tiziano, cxu pro la granda intereso de la partoprenantoj, cxu pro la rilato de la signifo esprimita en la verko, tio estas paroli je lingvoj: homoj diversaj laux raso kaj laux lingvo, kiuj mirakle povas komuniki kaj komprenigxi reciproke. Temo kara, tiu, al esperantistoj, kiuj spertas paroli kun homoj de la tuta mondo kaj komprenigxas facile. La alia etapo okazis en la ortodoksa baziliko de Sankta Georgo de la Grekoj, kie la pastro arkimandrita Polikarpòs Stravroloupòs priskribis la pregxejon (ecx ne konata de multaj venecianoj mem) sed donis ankaux klarigojn pri la ortodoksa rito.

Sabaton la 22an de aprilo

alia grupo pilgrimis al insuloj de la venecia Laguno. En Torcello kondukis plenkompletan klarigon doktorino Gxiovanna Ambrosetto, kiu priskribis la bazilikon kaj la mozaikon de la Lasta Jugxo, profesie kaj kompetente. La grupo de 50 gejunuloj haltis en Burano, por libere rigardi la cxarmajn tipajn dometojn kun buntaj muroj. Poste pluvojagxis al Murano, kie estis atendata de doktorino Anna Zecchin, kiu tre vigle kaj entuziasme priskibis la bazilikon de San Donato.

La Paskan Dimancxon

la gejunuloj partoprenis la Meson en esperanto, celebratan de Sacerdoto Gxianni Forestan el Verono, en la Festivalejo en Cavallino. La knaboj kiuj gxis antaux du tagoj ne konis sin reciproke, formigxis belan harmonian koruson, helpate de gitaro, akordiono kaj tamburino, kaj prezentis al Sinjoro siajn pregxojn, preparitajn aux spontaneajn.

Lundon la 24an de aprilo

okazis simplan ekumenan pregx-renkontigxo.

La pilgrimo, la pregxoj kaj la Meso en esperanto estis preparitaj de la Venecia sekcio de IKUE, kontaktebla cxe Paola.

Estas festivala tradicio ke la lastan tagon oni surscenigu skecxon pri la pasinta semajno. Post kelkaj humurajxoj, kantoj, skecxoj, germanoj kaj hungaroj mokis la italajn estraranojn de la festivalo, kaj trafe imitis la karakteron de la gvidantino kun flago, aux tiun de la neitalaj ekskursanoj kiuj faras kion ili volas. La gejunuloj memorigis tiujn tagojn laux fantazia kaj agrabla interpreto, ridigante gxis larmoj la publikon.

Paola Ambrosetto