Humorajxoj

Fisxkaptistoj

En la trinkejo de iu amatora fisxkaptista klubo, du fisxistoj, post bona trinkado, fanfaronas pri siaj agoj.
Diris la unua: "hieraù mi fisxkaptis truton kiu estis duonmetro longa".
"Tiu estas nenio" -respondis la alia, "Antaù kelkaj tagoj mi kaptis fisxon, kiu mantenis malgrandan lampon".
"Cxu vere? Tion mi ne kredas!"
"Do, mallongigu vian truton, kaj mi tuj mallumos mian lampon!".

 

Kuraciloj

"Doktoro, mia edzo kredas esti kato, cxasas musojn dum la tutan tagon, kaj mangxinte korsxire miaùas" maltrankvile diras sinjorino al kuracisto.
"Ne estas grava; donu lin tri el tiuj piloloj po tago dum la venontaj du semajnojn, kaj li sendube resanigxos".
Preninte kuracilon, la virino ekas eliri sed, kvazaù subite prenita de grava penso, returnigxas al la kuracisto: "Pardonu min, doktoro, sed eble mi malbone klarigis al vi mian problemon. Fakte, min nur necesas bonan digestigilon."

 

Fidela Edzino

Du amikoj renkontigxas. La unua demandas: "Vi havas malfelicxa mieno; kion okazis al vi?"
"Mi cxiam kredis mian edzinon fidela" respondas la alia. "Kaj kial vi sxangxis opinion?"
"Translokigxinte de Romo al Venecio, mi malkovris havi la saman leterportiston!"

 

Piramidoj

"Pacxjo, pacxjo, kie trovigxas la piramidoj?"
"Demandu gxin de panjo, heimon sxi mastrumas!"

 

Fiancxino

Knabino, rekontante vesperon cxe sia fiancxo, konfidas al amikino: "Mi ja sciis, ke mi ne devus konatigxi lian familion; lia edzino faris skandalon!"

 

Oficistoj

Armea oficiro vizitas urbestro de malgranda vilagxo: "Mi necesas dormejon por soldatoj dum la grandaj manovroj; kiom da viroj povas dormi en la urbodomo?"
"Nu" - respondas la urbestro, "kutime dum la tagon tie dormas sep oficistoj ..."

 

Konversacio

Salono, kie estas konversacio. Subite, maljuna sinjorino diras kolere: "Mi estas tute certa ke cxiuj viroj estas idiotoj!"
"Ne cxiuj" - mezvocxe respondas, ridetante, tre bontona sinjoro "multaj viroj neniam edzinigxis."

 

Promenadoj

Iu tre kolera ulo, renkontante amikon sur la vojo, lin severe alfrontas.
"Oni min diras, ke vi kutimas promeni kun mia edzino! Kial vi povas tion fari?"
"Mi jxuras ke tio estas tute malvera" -respondas la amiko, "ni cxiam restas hejme!".

 

Kverelo

"Vi estas peco da azeno!" diras kolere unu el la kverelantoj al la alia.
"Ja, jes", kriege konsentas tiu, "mi estas la peco kiu mankas al vi: la cerbo!"

 

Terapio

"Karulo", diras sinjorino al sia edzo, "la kuracisto ordonis al mi pasi monaton je la maro kaj monaton je la montaro. Kien vi portos min unue?"
"Al alia kuracisto!"

 

Malfrua Horo

Ebriulo, malfrue revenante hejmen, estas kaptita de lia edzino, kiu alfrontas lin:
"Estas tiu cxi konvena horo por rehejmigxi?"
"Estas apenaù la deka"
"Estas la unua!"
"Ne, estas la deka"
"Estas la unua" -furioze kriegas la edzinon, "la kampanilo jxus sonoris unu solan sonorbaton"
"Kia stultulino vi estas! Kiel povus sonorilo bati la nulon?"

 

Infanoj

"Pacxjo, kiom kostas bebo po kilo?" demandas infaneto.
"Kara, oni ne vendas bebojn ..."
"Kial, do, tuj kiam infano naskigxas, oni cxiam gxin pesas?"

 

Frenezulejo

"Ha-lo? Cxu mi parolas kun la frenezulejo?"
"Jes, diru!"
"Cxiumatene je la unua taglumo frenezulo nin vekigas per trumpeto; cxi tie estas infero, sendu senatende du flegistojn lin elpreni"
"Mi tuj sendos la flegistojn", respondas vocxo de la frenezulejo, "sed bonvolu diri, kiu parolas?"
"Cxi tie estas la Centra Kazerno ..."

 

Rekrut-ekzameno

Post ekzameno, kuracista oficiro demandal al la junulo "Kien vi sxatus esti sendota?"
"Mi pensas ke mi tre sxatus rekrutigxi cxe la maristaro"
"Cxu vi povas nagxi?"
"Kial, ni ne plu havas sxipojn?"

 

Avarulo

Maljuna avarulo estas tre grave malsana.
"Karaj gefiloj, mi mallonge ankoraù estos kun vi. Kie estas Johano?"
"Cxi tie, pacxjo"
"Kaj kie estas Franjo?"
"Cxi tie, pacxjo"
"Kaj Maria?"
"Cxi tie, pacxjo"
"Kaj Panjo, kie estas sxi?"
"Cxi tie, kara"
"Do, diru, fine!, kiu estas en la vendejo?"

 

Nebulego

Amikoj babiladas en trinkejon.
"Nu, kion belan vi faris dum via vojagxo al Londono?"
"Mi treege amuzigxis; pensu, cxiu vesperon nova knabino: Margareth, Cinthya, Annelise, Robert ..."
"Robert ?!"
"Jes, Robert. Vi devus vidi, kia nebulego estas vespere en Londono!"

 

Hundoj

En kinejo, iu sinjoro sidas kun sia hundo, kiu atente rigardas la filmon.
Alia sinjoro, kuriozigite, lin demandas: "Cxu vere via hundo rigardas la filmon? Kiel tio eblas?"
"Vere, tio estas tre strangxa afero", respondas la unua sinjoro, "precipe konsiderante ke gxi tute ne sxatis la romanon!"

 

Bruado

Malgranda boato sinkas ne malproksime de la marbordo; sur la boato, estas vireto, kiu kriegas "Helpu min! Helpu min! Mi ne scias nagxi!"
De la bordo, alia viro lin severe riprocxas: "Ne tiel kriu, diable! Ankaù mi ne povas nagxi, sed ne faras tian bruacxon!"

 

Amikoj

"Johano, mi sciis ke vi diradas tie kaj tie cxi ke mi estas kreteno!"
"Pardonu min, mi ne sciis ke vi volus gardi la sekreton"

 

Singardemo

Enirante en taksion, ulo diras al la taksiisto: "Estu gardema, mi havas dekdu gefilojn!"
"Dekdu gefilojn? Kaj vi, naskinte dekdu gefilojn, volus instrui al mi esti singardema?"

 

Kafo

Du amikoj renkontigxas sur la vojo. La unua diras "Cxu vi deziras trinki kafon?"
"Ne, dankon, se mi trinkas kafon mi ne povas dormi"
"Ho ve, estas la okan matene!"
"Jes, kaj mi iras al mia oficejo".

 

Direktoro

"Ha-lo, mi dezirus paroli kun la cxefdirektoro"
"Mi bedaùras, sinjoro, sed li ne estas tie cxi"
"Kial, li ne laboras dum la posttagmezo?"
"Ne, sinjoro, dum la posttagmezo li restas hejme, li ne laboras dum la mateno".

 

Patrina Amo

Knabeto, promenante kun sia patrino, vidas graveda sinjorino, kaj demandas: "Panjo, kial tiu sinjorino estas tiel dika?"
"Cxar sxi tenas en la ventro sia naskigxonta bebo, kiun sxi treege amas!", respondas, iom kortusxite, la patrino.
"Kaj do", retortas la knabo, "se sxi tiom amas la filon, kial sxi mangxis lin?"

 

Gvidistoj

"Mi venis de la dekstra flanko, kaj do havis pasrajton" protestas gvidisto kiu jxus havis aùtomobilan akcidenton.
"Eble", respondas grandegulo, elirinte el la alia veturo, "sed mi, kvankam veninte de maldekstre, havas taùgan pistolon!"
"Do, mi estas certa ke vi tute pravas!"