5. Pinokjo malsatas kaj serĉas ovon, por fari fritaĵon; sed en la plej bela momento la fritaĵo forflugas tra la fenestro
Intertempe komencis noktiĝi kaj ekmemorinte, ke li nenion manĝis,
Pinokjo sentis murmuregon en la stomako, kio tre similis al apetito.
Sed apetito ĉe knaboj progresas rapide; kaj fakte: post kelkaj minutoj
la apetito de Pinokjo fariĝis malsato, kaj la malsato ŝanĝiĝis
en lupan malsategon, tiel veran, ke oni povus tranĉi ĝin per
tranĉilo.
La malfeliĉa Pinokjo subite kuris al la fajrujo, kie pendis poto bolanta,
kaj rapidis malfermi ĝin, por vidi, kio enestas, sed la poto estis
pentrita sur la muro. Imagu, kiel li sentis sin! Lia nazo, kiu jam estis longa,
fariĝis almenaŭ kvar colojn pli longa.
Tiam li komencis kuradi tra la ĉambro, serĉante en ĉiuj
tirkestoj, en ĉiuj rezervujoj por trovi iom da pano, eĉ se
nur sekan krusteton de ĝi, oston postlasitan de hundo, iom da ŝima
polento, fiŝosteton, kernon de ĉerizo, mallonge ion ajn por
maĉi: sed li trovis nenion, grandan nenion, veran nulon.
Kaj dume lia malsato kreskis kaj ĉiam pli kreskis: kaj la malfeliĉa
Pinokjo trovis nenian mildiĝon krom oscedi: kaj li eligis oscedegojn
tiel longajn, ke foje-foje lia buŝo tiriĝegis ĝis
la oreloj. Kaj post la oscedoj li sputis: kaj sentis, ke la stomako elflugas
tra la buŝo.
Plorante kaj senesperiĝante tiam, li diris:
- La Parolanta Grilo pravis. Mi faris malbone, ke mi ribelis kontraŭ
mia paĉjo, kaj forkuris el la hejmo... Se mia paĉjo estus
ĉi tie, nun mi ne troviĝus rande de morto pro oscedoj! Ho!
Kiel aĉa malsano estas la malsato!
Kaj jen tiam li ekvidis ion rondan kaj blankan inter la amaso de balaaĵoj,
tre similan al kokina ovo. Fari salton kaj ĵetiĝi sur ĝin
estis afero de minuteto. Kaj tio estis vere ovo.
Ne eblas priskribi la ĝojon de la marioneto: necesas imagi ĝin.
Kredante tion preskaŭ sonĝo, li turnadis la ovon en la manoj,
palpadis kaj kisadis ĝin, kaj inter kisoj li diris:
- Kaj nun kiel mi ĝin pretigu? Ĉu fari el ĝi fritaĵon?...
Ne, pli bone boligi ĝin en kaserolo!... Aŭ ĉu ĝi
ne estus pli bongusta, se mi fritus ĝin en pato? Aŭ male,
mi kuiros ĝin malmola, por eltrinki ĝin. Ne, plej rapide estas
friti ĝin en kaseroleto aŭ pato: mi havas tro grandan deziron
ĝin manĝi!
Dirite kaj farite: li metis paton sur la fajrujon, plenan de ardaĵoj:
enverŝis anstataŭ oleon aŭ buteron iom da akvo; kaj
kiam la akvo komencis vaporiĝi, tak!... li rompis la ŝelon
de la ovo, kaj volis ĝin enverŝi.
Sed anstataŭ blanko kaj flavo, salte eloviĝis kokido tre vigla
kaj ĝentila, kiu faris ĝentilan klinon kaj diris:
- Mi tre dankas al vi, sinjoro Pinokjo, ke vi ŝparis al mi la penon,
rompi la ŝelon! Ĝis revido, estu bona kaj salutu la hejmanojn!
Dirinte tion, ĝi disetendis la flugilojn, flugis sur la fenestron,
kiu estis malfermita, kaj malaperis tra ĝi el la vido.
La malfeliĉa knabo Pinokjo restis senmova, kiel ŝtonbloko,
kun okuloj fiksitaj, buŝo malfermita kaj ovoŝeloj en la manoj.
Rekonsciiĝinte cetere de la unua konsterno li ekploris, ŝrikis,
piedbatis la plankon pro senesperiĝo, kaj diris inter larmoj:
- Jen, la Parolanta Grilo pravis! Se mi ne estus forkurinta el la hejmo kaj
se mia paĉjo estus ĉi tie, nun mi ne estus mortonta pro malsato!
Ho, kiel aĉa malsano estas la malsato!
Kaj ĉar la stomako daŭre murmuris al li, eĉ pli ol
iam, kaj ne sciis, kiel mildigi ĝin, li decidis eliri kaj fari ekskurson
al la najbara vilaĝo, ĉar li esperis trovi bonkorulon, kiu
regalos lin per iom da pano.