33. Pinokjo fariĝas vera azeno kaj forkondukiĝas por vendado, lin aĉetas Direktoro de klaŭna trupo, por instrui lin danci kaj salti tra ringoj; sed li lamiĝas iun vesperon, kaj aĉetas lin aliulo, por fari tamburon el lia felo

Ĉar la Hometo vidis, ke la pordo ne malfermiĝas, li enrompis ĝin per piedfrapego, kaj enpaŝinte en la ĉambron, li diris al Pinokjo kaj Meĉo kun sia kutima rideto:
- Bravaj knaboj! Bone vi blekis, mi tuj rekonis vin laŭ la voĉo. Kaj jen pro tio mi venis.
Je tia parolo la du azenetoj embarasiĝis, lasis pendi la kapon kaj orelojn, kaj entiris la voston inter la gambojn.
Unue la Hometo karesis, glatumis, palpetis ilin, poste elprenis pajlofaskon kaj zorge striglis ilin. Kaj kiam per la fervora striglado li faris ilin tiel brilaj, kiel du speguloj, li surmetis al ili kapobridon, kaj kondukis ilin al la bazaro kun la espero, ke li vendos ilin, kaj enpoŝigos konsiderindan gajnon por ili.
Kaj fakte, aĉetontoj ne longe lasis sin atendi.
Meĉo estis vendita al kamparano, kies tirbesto mortis unu tagon pli frue, kaj Pinokjon aĉetis Direktoro de klaŭna kaj ŝnurdancista trupo kun la celo dresi lin, kaj saltigi kaj dancigi lin kune kun la aliaj bestoj de la trupo.
Ĉu nun vi jam komprenas, karaj miaj malgrandaj legantoj, kiun metion la Hometo praktikis? Ĉi tiu malgranda monstraĉo kun miele dolĉa mieno vagadis de tempo al tempo tra la mondo per sia veturilo: dumvoje li kolektis per promesoj kaj kaĵoloj ĉiujn malemajn knabojn, kiuj tediĝis de libroj kaj lernejo: kaj li sidigis ilin sur sian veturilon, portis ilin al Senfario, por ke ili pasigu sian tempon per ludoj, distriĝoj kaj amuzoj. Kiam tiuj malfeliĉaj knaboj iluziitaj - pro furioza amuziĝemo kaj nelernemo - azeniĝis, li gaje kaj kontentege prenis kaj kondukis ilin, por vendi ilin en bazaroj kaj foiroj. Kaj tiel, dum kelkaj jaroj li gajnis amason da mono, kaj iĝis milionulo.
Mi ne scias, kio okazis kun Meĉo: mi nur scias, ke Pinokjo trafis ekde la unuaj tagoj plej malfacilan kaj penigan vivon.
Pinokjon atendis ekde la unuaj tagoj dura kaj ŝvitiga vivo.
Kiam la mastro kondukis lin en la stalon, li plenigis la manĝujon per pajlo: sed post kiam Pinokjo gustumis buŝplenon da ĝi, li elsputis ĝin.
Tiam la mastro inter multaj grumbloj plenigis la manĝujon per fojno: sed ankaŭ la fojno ne plaĉis al li.
- Ha! ĉu eĉ la fojno ne plaĉas al vi? - kriis kolere la mastro. Ne zorgu, bela azeneto, se vi havas kapricojn en la kapo, mi volonte elpelos ilin al vi!...
Kaj prepare de rebonigo li donis al li vipobaton inter la gambojn.
Pro la doloro Pinokjo komencis plori kaj bleki kaj diris iae:
- I-a! I-a! Mi ne povas digesti la pajlon!...
- Tiam manĝu la fojnon! - replikis la mastro, kiu bonege komprenis la azenan parolmanieron.
- I-a, i-a, la fojno kaŭzas al mi doloron!...
- Ĉu vi pretendus, ke azenon, kiel vin, mi nutru per frititaj kokinbrustoj kaj kapongalantino? - aldonis la mastro ĉiam pli furioze, kaj donis ankaŭ duan vipobaton.
Je tiu dua vipobato Pinokjo - pro prudento - tuj ĉesis, kaj diris nenion plu.
Dume la mastro fermis la stalon, kaj Pinokjo restis sola: kaj ĉar jam pasis multaj horoj de tiam, kiam li manĝis, li oscedegis pro la granda malsato.
Kaj oscedante li malfermis la buŝon fornolarĝe.
Fine, ĉar li trovis nenion alian en la manĝujo, li komencis rezigne mordeti iom da pajlo: kaj post kiam li zorge maĉis ĝin, li fermis la okulojn kaj glutis ĝin.
- Ĉi tiu fojno ne malbone gustas - li diris poste al si -, sed kiom pli bone estus daŭrigi la lernadon! Sed ne gravas!
La postan matenon, kiam li vekiĝis, li tuj komencis serĉi iom da fojno en la manĝujo; sed neniom li trovis, ĉar ĉion li manĝis nokte.
Tiam li prenis buŝplenon da pajlo: sed dum li mordadis ĝin, li devis rimarki, ke la gusto de la pajlo eĉ memorige ne similas al rizoto, nek al makaronio.
- Ne gravas! - li ripetis, dum li maĉadis. Almenaŭ mia malfeliĉo servos kiel leciono por ĉiuj knaboj malobeemaj, malinklinaj lerni. Ne gravas!... Ne gravas!...
- Ne gravas? Via bleko ne gravas! - kriis la mastro, kiu en ĉi tiu momento enpaŝis en la stalon. - Ĉu vi eble kredas, mia bela azeneto, ke mi aĉetis vin sole, por vin manĝigi kaj trinkigi? Mi aĉetis vin, por ke vi laboretu, kaj mi gajnu multan monon. Ek do nu, vigle! Venu kun mi en la Cirkon, tie mi instruos vin salti tra ringoj, rompi paperbarilon per la kapo, kaj danci valson kaj polkon starante sur la malantaŭaj piedoj.
La kompatinda Pinokjo - ĉu eme aŭ treme - devis ellerni ĉiujn ĉi belegajn aferojn. Sed por ellerni ilin, necesis tri monatoj da lecionoj kaj multaj vipobatoj feloŝiraj.
Fine alvenis la tago, en kiu lia mastro povis anonci la vere eksterordinaran spektaklon. La multkoloraj afiŝoj sur ĉiuj anguloj de la stratoj tekstis jene:
"Granda festprezentado. Ĉi-vespere videblos la kutimaj saltoj kaj surprizaj ekzercoj de ĉiuj artistoj kaj de ĉiuj ĉevaloj el ambaŭ seksoj de la Trupo, kaj krome por la unua fojo prezentiĝos la fama azeneto Pinokjo, nomata la stelo de la dancado. La teatrejo estos taghele lumigita."
Tiun vesperon, vi povas imagi, jam unu horon antaŭ la komenco de la spektaklo la spektejo estis plenplena.
Ne troviĝis libera unu foteleto, unusola bona loko, ununura loĝio - eĉ se oni pagus per oro.
La benkoj de la Cirko svarmis de knaboj kaj knabinoj, infanoj de ĉiuj aĝoj, kiuj febre deziregis vidi, kiel dancas la fama azeneto Pinokjo.
Kiam la unua parto de la prezentado finiĝis, la Direktoro de la trupo en nigra jako, blanka pantalono kaj ĝisgenuaj ledobotoj prezentis sin al la multnombrega publiko, faris profundan klinon, kaj diris kun alta soleneco la sekvan konfuzan paroladon:
"Estimata publiko, kavaliroj kaj damoj!
Mi, humila subskribinto - trapasante ĉi tiun elstaran metroon ...hm... -polon - volis pro-friti la honoron, kaj ne malpli la plezuron prezenti al ĉi tiu inteligenta kaj rimarkinda aŭdantaro faman azeneton, kiu jam havis la honoron danci antaŭ Iliaj Reĝaj kaj Imperiestraj Moŝtoj de ĉiuj ĉefaj kaj grafaj kortumoj de Eŭropo.
Kaj dankante ilin helpu al ni per via animiga ĉeesto plezurigi nin!"
Oni akceptis ĉi tiun paroladon kun multaj ridoj kaj aplaŭdoj: sed la aplaŭdoj duobliĝis kaj fariĝis iaspeca uragano, kiam la azeneto Pinokjo aperis meze de la Cirko. Li estis feste ornamita. Sur la kapo li havis novan bridon el brila ledo kun latunaj fiboloj kaj najloj; en la oreloj du blankajn kameliojn, la kolhararo estis kombita en multajn buklojn, kiuj estis ligitaj per rozkoloraj silkaj bantoj; granda or- kaj arĝentkolora bendo ĉirkaŭis lian talion, la vosto estis traplektita per sangoruĝaj kaj lazuraj rubandoj el veluro. Unuvorte, li estis amindega azeneto!
Por prezenti lin al la publiko, la Direktoro aldonis ĉi tiujn vortojn:
"Miaj estimataj aŭskultantoj! Mi venis, ne por diri al vi mensogojn pri la grandaj malfacilaĵoj, kiujn mi devis sup-eri por kunpreni kaj subjugi ĉi tiun mambeston, dum ĝi libere paŝtĝis de monto al monto sur la ebenaĵoj de la varmega klimato. Observu, mi vin petas, kia sovaĝeco elradias el ĝiaj okuloj, sekve de kio sukcesis vanaj ĉiuj metodoj de dresado, kies celo estis, ke li vivu dece, kiel la ceteraj civilizitaj kvarpieduloj, tiel do mi devis turni min plurfoje al la afabla lingvo de la vipo. Sed mia ĝentileco - anstataŭ amigi min -, plej malfavore efikis al mia animo. Sed mi sekvis la sistemon de Galles, kaj trovis en ĝia kranio malgrandan kartil-aĵon ostan, kiun mem la Mediĉea Fakultato de Parizo rekonis kiel regeneran bulbon de haroj kaj stabila dancado. Kaj pro tio mi volis ĝin instrui pri dancado, kaj ne malpli pri la rilataj traringa saltado kaj trarompado de paperbariloj. Admiru ĝin, kaj vi mem juĝu! Sed antaŭ ol ade-aŭi vin, permesu al mi, gesinjoroj, inviti vin al la taga spektaklo por morgaŭ vespere: sed sub-pozante, ke la pluveca vetero eble minacus akvon, la spektaklo anstataŭ morgaŭ vespere prokrastiĝos al morgaŭ, la dekunua horo antaŭtagmeza de la posttagmezo."
Kaj tiam la Direktoro faris alian profundegan klinon: kaj turnante sin al Pinokjo li diris:
- Kuraĝon, Pinokjo! Ek, komencu viajn ekzercojn, salutu ĉi tiun respektindan publikon, kavalirojn, damojn kaj infanojn!
Pinokjo obeeme fleksis la antaŭgambojn ĝis la tero, kaj genuis tie, ĝis la Direktoro frapis per la vipo kaj ordonis:
- Marŝo!
Tiam la azeneto leviĝis sur ĉiujn kvar piedojn, kaj komencis rondiri marŝe-marŝe en la areno.
Post kelka tempo la Direktoro vokis:
- Troto! - kaj Pinokjo obeante al la ordono, ŝanĝis la marŝon al troto.
- Galopo! - kaj Pinokjo transiris al galopo.
- Kurego! - kaj Pinokjo ĵetiĝis kuri kun plej granda rapideco. Sed dum li freneze kuregis, la Direktoro levis la brakon, kaj ekpafis per la pistolo.
Je tiu pafo la azeneto - kvazaŭ vundita - falsterniĝis en la Cirko, kaj ŝajnis, ke li vere baldaŭ mortos.
Kiam li releviĝis de sur la tero meze de eksplodo de aplaŭdoj, krioj kaj manoklakoj, atingantaj la stelojn, li devis kompreneble levi la kapon kaj suprenrigardi, kaj dum li tion faris, li ekvidis en loĝio belan sinjorinon, kiu havis sur la kolo grandan oran kolĉenon, de kiu pendis medaliono. Sur la medaliono estis la pentrita portreto de marioneto.
- Tiu portreto estas la mia!... tiu sinjorino estas la Feino! - diris en si Pinokjo, kiam li tuj rekonis ŝin: kaj lin ekregis granda ĝojo, kaj li provis krii:
- Ho, Feineto mia! Ho, Feineto mia!
Sed anstataŭ ĉi tiuj vortoj elŝiriĝis el lia gorĝo azena bleko tiel sonora kaj longega, ke ĝi ridigis ĉiujn spektantojn, kaj ĉefe ĉiujn infanojn, kiuj ĉeestis en la Cirko.
Tiam la Direktoro, por instrui lin kaj komprenigi al li, ke ne estas bona maniero iai en la vizaĝon de la publiko, per la tenilo de la vipo donis al li frapeton sur la nazon.
La malfeliĉa azeneto eligis je manlarĝo la langon, kaj lekis almenaŭ kvin minutojn la nazon en la kredo, ke tiel li povas forviŝi la doloron, kiun li sentis.
Sed kia estis lia senesperiĝo, kiam li ree turnis sin supren, kaj vidis, ke la loĝio estas malplena, kaj la Feino malaperis!...
Li ekhavis la senton, ke li tuj mortos: liaj okuloj pleniĝis de larmoj, kaj li komencis torente plori. Sed neniu rimarkis tion, kaj malplej la Direktoro, kiu klakigis la vipon kaj kriis:
- Kuraĝe, Pinokjo! Nun montru al ĉi tiuj gesinjoroj, kiel gracie vi saltas tra la ringoj!
Pinokjo provis du-tri fojojn: sed ĉiufoje, kiam li alvenis antaŭ la ringon, anstataŭ salti tra ĝi, li oportuneme preterpasis sub ĝi. Fine li puŝis sin antaŭen, kaj trasaltis: sed malfeliĉe, liaj postaj gamboj implikiĝis en la ringo, kaj li falis kiel malplena sako sur la teron en la alia flanko.
Kiam li rektiĝis, li estis lamigita, kaj nur pene li povis reiri al la stalo.
- Eksteren, Pinokjon! Ni volas la azeneton! Eksteren la azeneton! - kriis la infanoj de la partero, kiuj ekkompatis lin, kaj tuŝiĝis ĝiskore pro la malfeliĉa okazaĵo.
Sed la azeneto ne plu aperis en tiu vespero.
La sekvan matenon la veterinaro aŭ bestkuracisto, post kiam li ekzamenis lin, deklaris, ke li restos lama por la tuta vivo.
Tiam la Direktoro ordonis al la staloknabo:
- Kion vi volas, ke mi faru kun lama azeno? Panmanĝulo sen utilo. Konduku al la placo, kaj vendu ĝin.
Kiam ili alvenis al la placo, tuj troviĝis aĉetonto, kiu demandis la staloknabon:
- Kiom vi petas por ĉi tiu lama azeneto?
- Dudek lirojn.
- Mi donos al vi dudek groŝojn. Ne kredu, ke mi aĉetas ĝin por laboro: mi volas ĝin nur pro la felo. Mi vidas, ke ĝi estas tre malmola, kaj mi volas fari el ĝi tamburon por la vilaĝa orkestro.
Mi lasas vin imagi, infanoj, kian plezuron sentis la malfeliĉa Pinokjo, kiam li aŭdis, ke lia destino estas fariĝi tamburo!
Fakto estas, ke apenaŭ la aĉetanto elpagis la dudek monerojn, li kondukis la azeneton sur rokon ĉe la marbordo, fiksis ŝtonon al ĝia kolo, ligis unu el ĝiaj piedoj per ŝnuro, kiun li tenis fikse en la mano, kaj abrupte li depuŝis la malfeliĉan beston en la akvon.
Pinokjo - kun tiu rokopeco sur la kolo, tuj sinkis sur la fundon; kaj la aĉetinto kun la streĉe tenita ŝnuro en la mano, sidiĝis sur roko, kaj atendis, ke dume la azeneto dronu, kaj li povu ĝin senfeligi.