Malferma letero de Gabriel Garcia Marquez al Bush

Kiel vi fartas? Kiel vi fartas vidinte la hororon krevantan en via korto kaj ne en la salono de via najbaro?

Kiel vi fartas kiam la timo premas vian bruston, kiam panikas laŭtega bruo, senbridas flamoj, falas konstruoj, kiam la terura odoro trudas sin en la pulmojn de senkulpaj homoj kiuj promenas kovritaj je sango kaj polvo?

Kiel vi fartas hodiaŭ, en via propra hejmo, antaŭ la malcerto de la estonto? Kiel oni eskapas el la ŝoko?

En ŝoko promenis, la 6an de augusto de 1945, la pretervivantoj de Hiroŝimo. Nenio plustaris post kiam la usona bombardisto de 'Enola Gay' faligis la bombon. Post kelkaj sekundoj, 80.000 homoj mortis. Aliaj 250.000 forpasis en la sekvaj jaroj pro la radioaktiveco. Tio estis malproksima milito, eĉla televido ne ekzistis tiutempe.

Kiel vi fartas, kiam la televido montras al vi la terurajn scenojn de la damna 11ª de septembro, kiu ne okazis en fora lando sed en la via?

Alian 11an de septembro, sed 28 jarojn pli frue, mortis prezidento Salvador Aljendo, batalante kontraŭ puĉo planita de via registaro. Tiuj estis ankaŭ hororaj tempoj. Sed tio okazis malproksime de via landlimo, en iu preskaŭ nekonata sudamerika respubliketo.

La respubliketoj kuŝis en via forlasata korto kaj vi ne multe zorgis, kiam viaj soldatoj alpaŝis sange kaj fajre trudante ilian vidpunkton.

Ĉu vi scias, ke, inter 1824 kaj 1994, via lando invadis je 73 fojoj latinamerikon? Viktimoj estis Puerto-Riko, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Haitio, Kolombio, Kubo, Honduro, Dominiko, Usonaj Virgulininsuloj, Salvadoro, Gvatemalio kaj Granado.

De preskaŭ unu jarcento via lando militas. De la komenco de la dudekdua jarcento, preskaŭ ne ekzistas milito en la mondo, en kiu ne partoprenis la homoj el Pentagono. Kompreneble la bomboj ĉiam eksplodis for de via lando, escepte en 'Pearl Harbor', kiam la japanaj militaviadiloj bombardis vian Sepan Ŝiparon en 1941. Sed ĉiam la hororo restis malproksime.

Kiam la Ĝemelaj Turoj falis meze de la polvo, kiam vi spektis la scenojn tra la televido aŭ aŭdis la kriojn -ĉar vi estis tie tiumatene, ĉu vi pensis, dum sekundo, kion sentis la vjetnamaj kamparanoj dum multaj jaroj? En 'Manhattan' homoj falis de tre alte de la turoj, kiel tragikaj marionetoj. En Vjetnamio la homoj ĝemkriis, ĉar la napalmo daĉre kaj longe brulis en ilia karno kaj la morto iĝis suferega, same kiel la morto de tiuj, kiuj saltis de la altaj turoj al la abismo.

Via aviadilaro ne respektis iun ajn fabrikon aŭ ponton en Jugoslavio. En Irako mortis 500.000 homoj. Duonan miliardon da homaj estaĵoj forsegis la Operacio Dezerto-Ŝtormo...

Kiom da homoj elsangis en ekzotikaj kaj foraj landoj, kiaj Vjetnamio, Irako, Irano, Afganio, Libio, Angolo, Somalio, Kongo, Nikaragvo, Dominiko, Kamboĝo, Jugoslavio, Sudano kaj... senfina listo? Ĉie la uzitaj kugloj estis fabrikitaj en fabrikoj de via lando,
pafitaj de viaj knaboj, homoj salajritaj de via ŝatdepartemento, nur por ke vi povu plu ĝui la usonan vivstilon.

Jam de preskaŭ unu jarcento via lando militas kontraŭ ĉiu en la mondo. Mirige, via registaro spronas la Rajdantojn de l'Apokalipso nome de la libereco kaj la demokratio.

Sed vi sciu, ke laŭ multaj popoloj de la mondo (mondo, en kiu ĉiutage mortas 24.000 homoj pro malsato aŭ kuraceblaj malsanoj), Usono ne reprezentas liberecon sed malproksima kaj terura malamiko, kiu semas militon, malsaton, timon kaj detruon.

La militaj konfliktoj ĉiam restis al vi malproksimaj, sed por tiuj, kiuj ilin travivis, ĝi fariĝis proksima kaj doloriga realo. Ili estis militoj, kiuj faligis domojn sub la bomboj kaj terure mortigis la homojn. Plej multaj viktimoj, 90% el ili, estis civiluloj, virinoj, maljunuloj, infanoj... flankaj militefektoj.

Kiel vi fartas kiam la hororo frapas vian pordon, eĉ se nur por unu sola tago? Kiel vi fartas, kiam la viktimoj estas sekretariinoj, borsagentoj, purigistoj... kiuj akurate pagis siajn impostojn kaj neniam mortigis eĉ muŝon?

Kiel vi fartas ene de la timo? Kiel vi fartas, jankio, sciante, ke post tiom da tempo, finfine la milito trafis vin je la 11a de septembro?

La 27an de februaro 2003.


Gabrielo Garcia Markez [Gabriel García Márquez] estas kolombia ĵurnalisto, verkisto gajninta la Nobel-premion pri Literaturo en 1982. En Esperanto legeblas lia ĉefverko - 'Cent Jaroj de Soleco' (eldonejo Fonto).

el la ttt-ejo Gxangalo