LA
VERDA PEGO
La Markia Esperantista Grupo "La Verda Pego" naskiĝis kun ligiĝo al valoroj de paco, de interpopola solidareco, de defendado al etnaj kaj lingvaj minoritatoj. Ni estas konvinkitaj, ke, por praktiki kaj disvastigi tiujn valorojn, la Internacia Lingvo Esperanto estas forta rimedo. Tial ni celas al ĝia disvastigo kaj diskonatiĝo.
La Internacia Lingvo Esperanto estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmultajn regulojn kaj neniun escepton. Ĝi estas demokrata, ĉar ĝi estas ĉies lingvo kaj apartenas al neniu etno. Ĝi estas uzata de multaj homoj tra la tuta mondo por interŝanĝi ideojn kaj sentojn, finfine por senpere komuniki sen kiujajn lingvaj baroj.
Se vi konsentas kun niaj
fundamentaj valoroj, kvankam vi ankoraŭ ne perceptas la bezonon
lerni Esperanton, ekkontaktu la Verdan Pegon: vizitu tiun
ĉi retlokon; skribu, telefonu al ni; partoprenu en niaj
renkontiĝoj.
Kune ni povos travivi belan aventuron!