Poemetoj (el Sonja al vi)

Skribu al Elena Santi Bullo ~ Verkoj en Venecia lingvo

Apud la telefono

Dum mi atendas
sidanta apud la telefono
ke vi min vokas
malgranda kato,
malice flegma, min observas.
Mi mansignas, ĝi rapide
sur miajn genuojn eksaltas.
Plezure mi ĝin karesas,
ĝi plezure dankas
per sonora ronrono...

 Nun ankoraŭ kune

Ofte interparolis la amikoj
kiam ili hejmen revenis
vespere, post la lernejo.
En la varmeta aero
pepis malgrandaj birdoj;
kraketis la folioj
sub la dikaj ŝuoj.
Trankvile l'amikoj
amuzigis interparolinte.
Sed nun,,,
finiĝis la infanaj revoj...
finiĝis la amikeco...
Fratmortiga milito dividas
iliajn sortojn; hazarde
ili unu al la alia
en sama loko fronte estas.
Post ne longe
per sama flamo falis
lastaj infanaj amikoj.
Kaj nun...
Sub la sama tero,
sub la sama tuko,
kiu funebre ilin tegas
senfine povas denove
la amikoj interparoli.

 

14.IX.1999

Ameme

Kiam malgranda kato
ĝiajn flavajn okulojn
al mi turnas, kiel sago
ĝia rigardo min trapikas,
tia flamokerno ŝajnas
mistere forflugi
de ĝia profunda koro.
Estas mi tiam kiu emocie
miajn okulojn fermas.

Norda Vento

Dum la norda vento
blovas kaj senpaŭze frapas
al fenestroj aŭ pordoj
mi suferas pro via foresto.
En la intimeco de la hejmo
brilas la lampoj en la studoĉambro.
Nur far vi, al mi restas
leteroj, folioj, fotoj, libroj...

Pentraĵoj el la sama aŭtoro