Tigullio

La orienta parto de la provinco de Genova estas nomata Tigullio. (de la nomo de la liguria tribo kiu loĝis ĉi tie jam antaŭ la romia epoko).

Ĝi inkludas ĉefe la marbordajn komunumojn de la Golfo de Tigullio, (Portofino, Santa Margherita Ligure, Rapallo, Zoagli, Chiavari, Lavagna, Sestri Levante) kaj ĝian landinternon, (komunumojn de la valoj de Fontanabuona, Sturla, Graveglia kaj Petronio). Ankaŭ Moneglia, oriente, kaj la montaraj komunumoj de la Val d'Aveto estas praktike konsiderataj parto de Tigullio; Kaj ankaŭ la alta parto de Val di Vara, (administre parto de provinco La Spezia), estas fakte ligita al Tigullio.

Tigullio estas fama turisma zono, kun banurboj, vizitataj ankaŭ vintre, danke al sia milda klimato. Sed de la maro oni facile povas vidi la montoj Maggiorasca (1804 m), Penna (1735 m) kaj Aiona (1702 m), kovritaj per neĝo dum vintro.

mapo: Provinco de Genova