Konsonantoj
En tiu ĉi tabelo ni enlistigas tiujn konsonantojn de la ĝenova kiuj estas malsamaj de la esperantaj.
Neenlistigitaj konsonantoj havas en la ĝenova la saman sonon kiel ankaŭ en Esperanto.
La Konsonantoj de la ĝenova dialekto laŭ la "Grafia Ofiçiâ" | ||||
---|---|---|---|---|
Ĝenove | Esperante/notoj | ekzemplo | elparolo | signifo |
c | k antaŭ konsonanto k antaŭ a, o, u, ĉ antaŭ e, i. | creddo câdo anciûa | kreddu kaadu anĉua | mi kredas varmo anĉovo |
ch | k | chêto | keetu | falinta |
h | sensona litero - ĝi nur utilas por modifi la sono de C kaj G al malmola sono | |||
ç | s (oni utiligas ĝin nur antaŭ "e" kaj "i" | |||
g | g antaŭ a, o, u kaj konsonanto. ĝ antaŭ e, i. | |||
gh | g | |||
gn | kiel la hispana ñ | |||
gl | du sonoj: kiel en esperanto aŭ kiel en la franca "LL" | glicerinn-a sbagliâse | gliceri[N]-a sbaljase | glicerino erari |
j | en la ĝenova ĝi estas vokalo | |||
n | n (antaŭ vokalo) [N] (nasa n aŭ lusitana n) en aliaj kazoj | nòstro sapìn | nostru sapi[N]' | nia sarkpioĉo |
nn- | [N] (nasa n aŭ lusitana n) | cadenn-a | kade[N]a | ĉeno |
q | k | |||
s | s (antaŭ vokalo); antaŭ konsonanto povas esti "s" aŭ "z" | |||
sc | ŝ | |||
scc | ŝĉ | scciâvo | ŝĉaavu | sklavo |
x | ĵ |